Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) KonstruForumo (KoFo) - Numero 34, Aprilo (2012)"

See other formats


Konstru-Forumo 34 


Aprilo 2012 

Mi salutas ĉiujn legontojn de tiu numero de Konstru-Forumo. Vi eble legis miajn ret-measaĝojn 
en kiuj mi postulis iom da afableco kaj ĝentileco en niaj interŝanĝoj. Mi ne repritraktos la temon, 
dezirante ke nia laboro antaŭeniru. Bedaŭrinde, la konsideroj pri la metodoj en la laboro 
terminologia lasis min pensema kaj mi atendis konkretajn proponojn je via flanko. Iuj skribas al 
mi, ke koncerne la temon « ĉarpento », mankas sistemo. Nu, mi akceptas la kritikon, sed mi 
atendas precizajn proponojn. Bonvolu proponi labor-planon, kun ekzemploj. 

Aliflanke, en la antaŭaj numeroj de Ko-Fo, restis temoj ne finitaj kun terminoj ne fin-deciditaj 

• Ekzemple : N° 46 balkoj kaj kampo aŭ spano KF 28 

• N° 54 Bildvortaro Duden 276 - planko, tekto, ŝtuparo KF 30/31 

(Tiu N° 54 estas la lasta aperinta en la numeroj de Ko-Fo verkitaj de Jan Werner.) 

Se vi estas interesata de iu speciala temo, eble jam parte traktita, bonvolu sciigi tion. 

En antaŭa mesaĝo, mi proponis al vi listigi la diversajn metiojn de la dom-konstruado. Tio konsistigos 
novan temon, la N° 55. 

Temo N° 55 La metioj de la konstruado. 

Jen komenca listo laŭ la sinsekvaj etapoj de la konstruado. Kompreneble, tia listo ne estas kompleta, kaj 
mi petas vin, 1° legi kaj proponi alian klasifikon, se tiu ne plaĉas al vi. 2° kompletigi ĝin. 3° Modifi, 
korekti la proponitajn vortojn por tiuj diversaj metioj. 

Rimarko : ĉu indas distingi la nociojn de « rnetio » kaj « profesio » ? 

En la naciaj lingvoj, foje la distingo ne estas klara. Eble, ni konsideru, ke « profesio » rilatas al la 
okupo en la konstruado, ĉu la koncerna homo estas kvalifikita,ĉu ne. Dum la nocio « metio » implicas 
formadon, ĝeneralan regadon de la diversaj taskoj, norne tiu nocio estas ligita kun scipovo, kun kvalifiko. 
Ekzemple , laŭ la nocio de profesio, man-laboriston sen kvalifiko (kiel help-masonisto) oni povas nomi 
« masonisto », ĉar li laboras en masonista entrepreno ; li ne vendas florojn ! Male, laŭ la nocio de metio, 
tiu sama laboristo ne povas esti taksita masonisto pro manko da ĝenerala kono de tiu fako. 

Kion vi pensas pri tiu maniero distingi ambaŭ nociojn ? 

Lima rimarko 1 : aldonu, ke la ĉi-sekvaj proponitaj profesi-nomoj koncemas egale virojn kaj virinojn. Ni 
do ne skribos la profesiajn nornojn ankaŭ kun la in-sufikso. 

Lima rimarko 2 : Kiam temas pri profesiulo kiu agadas en diversaj etapoj, ne estas necese remencii 
lin/ŝin, precipe se temas pri ne-specialisto de la konstruado (Ekz : kamion-ŝoforo) 

I PREPARAJ LABOROJ POR LA DOM-KONSTRUADO : 

1 En la oficejoj arhitekta, kaj aliaj 

> La urbanisto : tiu fakulo studas la problemojn de la integriĝo de la nova konstruaĵo ene de la 
jam ekzistanta urba reto. 

'r La arkitekto 

> La desegnisto pri planoj 

> La juristo pri konstruado (se necesas apud la arhitekto) 

> La geometro (mezuras la konstruota tereno, determinas ĝian situon) 

2 En la diversaj stud-oficejoj 

> La inĝeniero pri geologio kaj fundaĵoj 

> La inĝeniero pri betono 

> La inĝeniero pri ŝtalaj konstruktoj 

> La inĝeniero pri ĉarpento kaj tegmentoj 

> La inĝeniero pri hejtado 

> La inĝeniero pri elektraj ekipoj 


15 



> La inĝeniero pri ventolado, izolado, ktp.... 

> La inĝeniero pri energi-ekonomioj .... KTP 

Noto : Ne devige inĝenieroj, ankaŭ alte kvalifikitaj teĥnikistoj tie laboras . 

> La nombristo : tiu fakulo kapablas nombri kaj kalkuli kiujn kaj kiom da elementoj necesas 
antaŭvidi (kaj mendi) Ekz : kiom da ŝtalaj stangoj por la betono, kiom da cemento , kiorn 
da fenestroj kaj kiaj, kiom da tuboj, ktp, ktp. (france= metreur) 

> La kontisto / ekonomisto (kalkulas la kostojn, mendas la materialojn, foje kontraktas kun 
sublaboranta entrepreno) 

3 Ce antaŭa malkonstruado : 

> Teknikisto pri malkonstrua sekureco 

> Laboristo en malkonstruo 

> Kondukisto de maŝino 
'r Kamion-ŝoforo 

II DUM LA KONSTRUADO-MEM. 

4 Ĉe la konstruado ĝis la tegmento 

> La kondukisto pri la konstru-laboroj 

> La masonista team-estro kaj aliaj teamestroj 
Fundamento : 

'r Kondukisto de fos-maŝino 

> Man-laboristo (ŝovelilo kaj pioĉo) 

> Aliaj : vidu ĉi-sube ĉe masonado 
Masonado : 

> Masonisto pri tradiciaj teknikoj 

> Masonisto - kofristo- pri betono 

> Feraĵisto (preparas la ŝtalajn stangojn : tiu mtio iom postiome malaperas :la ferajoj estas nun 
muntitj kaj velditaj en specialaj entreprenoj kaj alportitaj per kamiono) 

> Kondukisto de gruo (tur-gruo, kamion-gruo, ktp) = gruisto 

> Pucisto 

> Riparisto pri malglataj surfacoj (specialigado de masonisto) (france = ragreeur) 

> Ŝton-tajlisto kaj skulptisto 
Carpentado : 

> Carpentisto pri tradiciaj lignaj konstruktoj 

> Carpentisto/muntisto pri antaŭfabrikitaj ĉarpentaj elementoj 

> Carpentisto pri specialaj konstruktoj (ekz : larĝspanaj) 

> Carpentisto pri ŝtalaj konstruktoj 

> Lutisto (Ne devige : tio estu ankaŭ kompetenteco de la ŝtalĉarpentisto) 

> Carpenta gruisto (en specialaj laboroj, necesas specialisto) (france = levageur) 

Tegmentoi : 

> Tegmentisto pri tradiciaj materialoj 

> Tegmentisto-ladisto 

> Tegmentisto specialigita en regionaj teknikoj (plat-ŝtonoj, pajlo ; ktp) 

> Kovristo pri industriaj konstruaĵoj. (france = barcleur ) 

5 Ce la ekipado de la konstruajo 

Internaj strukturoj 

> Teknikisto pri metalaj konstruktoj ( france = serrurier) 

> Gipsisto 

> Muntisto pri gipsaj vandoj 

> Muntisto pri krom-plafonoj 

> Muntisto pri ventolaj ekipaĵoj 

Noto : Ciuj tiuj profesiuloj nepre kompetentu pri samtempa muntado de izol-materialo 
Pordoj kaj fenestroi : 

> Lignaĵisto 

> Fabrikisto kaj/au muntisto pri pordoj kaj fenestroj el aluminiumo / PVC 

> Vitristo 


16 



Akvai retoj 

> Muntisto pri purakvaj tuboj, kloakaj tuboj, ĉe antaŭkonstruaj laboroj. 

> Tubisto / muntisto pri sanekipaĵoj (bankuvo , necesejo, lavŝtono, duŝo, ktp) 

> Hejtisto / muntisto pri hejt-aparatoj ne elektro-energiaj 

> Muntisto pri energi-ŝpariloj (varm-pumpiloj, sunkaptiloj, ktp) 

> Aliaj retoj (ekz. en hospitaloj : oksigeno, malpleno kaj similaj) 

> 


Prisurfacaj laboroj : 

> Kahelisto 

> Muntisto pri malrigidaj (plastaj) surplankaj elementoj 

> Tapetisto 

> Muntisto pri gluitaj tapiŝoj (jen nepre korektenda nomo !) (france = moquettiste ) 
Farbado : 

> Farbisto 

> Farbisto-ornamisto 
Elektraj retoj : 

> Elektristo de la konstruado ( diferencigita de 1’elektristo industria) 

> Elektristo/elektronisto pri komunikaj kaj informaj retoj (telefono, intemet, televido, ktp) 

> Elektrista muntisto pri strata prilumado 

> Aliaj ? 

III POSTKONSTRUAJ LABORO.T 


6 Bontenado kaj riparado : 

Bontenado de la ckipajoj : 

> La ĉi-supre menciitaj profesioj ĉe la 2a paragrafo 
Bontenisto pri hejt-materialo 
Plurfaka bontenisto (mult-kompetenta) 

Sen-skafalda riparisto (ŝnur-riparisto) (specialigita en laboroj ĉe alteco)4 Salubrecaj laboroj 
Sen-ratigisto 

Kontraŭinsekta pulvoristo (precipe ĉe lignaj ĉarpentoj) (jen nepre korektenda nomo !) 
Sen-asbestisto 
Purigisto 

7 Dumkonstrua kaj postkonstrua kontrolado : 

> Dom-diagnozisto ( pri malsanaj elementoj kiaj plumbo, asbesto, ks) 

Kontrolisto pri menditaj laboroj / kontrolisto pri kvalito 
Teknikisto / inĝeniero pri teknika kontrolado de 
la konstruktoj 
X 


> 

> 

> 

> 

> 

> 

> 


> 

> 


> 

Lima rimarko 3 Estus multe por aldoni .... 

Temo N°42 Plu pri ĉaipento ! 

Antaŭ ol analizi pli detale, mi proponas al vi listigi kaj klasifiki 
la diversajn fakojn de tiu profesia familio : 

Ĉiu cifero, ĉi-sube legebla referencas al ekonomia malsimila 
aktiveco. Se vi konsentas, ni devos poste en ĉiu paragrafo 
listigi la sub-fakojn. Bonvolu plibonigi, aldoni, kritiki (afable !) 

1. Ĉaipentado pri oblikvaj tegmentoj 

2. Ĉaipentado pri lignaj domoj 

3. Ĉaipentado pri skafaldoj 

4. Ĉaipentado pri pontoj 

5. Ĉarpentado pri portempaj kofroj 
(pontoj, volboj kaj aliaj konstruktoj) 

6. Ĉaipentado pri lignaj ŝipoj 

7. Alia ... ? (Ekz : pri minejaj galerioj) 

ĈARPENTO DE KATEDRALO 
Jam en mezepoko (jaroj 1200 / 1300 kaj postaj) la 
ĉarpentistoj majstris sian arton konstruante katedralojn. 





KONSTRUADO de FERVOJA PONTO 

Dum la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a, la fervojaj retoj amase disvolviĝis en 
Eŭropo kaj en la mondo, kio necesigis la konstruadon de multaj pontoj, ĉu lignajn, ĉu 
ŝtonajn. Multegaj profesiuloj sin aktivis, precipe masonistoj, ŝton-tajlistoj akj 
ĉarpentistoj. Hodiaŭ, oni malfacile imagas la kompleksecon kaj malfacilecojn de tiaj 
laboroj ! 


18